
Snehaĝa Venkatesh venas de Barato, kaj estas vicprezidanto de TEJO. Ŝi respondecas pri Edukado, Scienco, kaj Retaj eventoj. Ŝi ĉeforganizas Retoson.

Francesco Fagnani estas Komitatano A de TEJO por Italio kaj estrarano de la Itala Esperantista Junularo. Esperantisto ekde la jaro 2014, li nun laboras kiel kemiisto ĉe la Universitato de Milano. En Retoso li helpas kun la programo.